Fischer: Koncizigo: Ĉu vi parolas DRG ?.
Mezuro de la komplekseco de la nomoj en Medicare DRG, AR-DRG, kaj G-DRG komputante konjunkciojn.

Z I M - Koncizigo 2007(1)       Okt. 2007


Koncizigo:
Ĉu vi parolas DRG ?

Wolfram Fischer


Mezuro de la komplekseco de la nomoj en Medicare DRG, AR-DRG, kaj G-DRG komputante konjunkciojn

Detaloj
»   Tuta teksto
Koncizigoj en aliaj lingvoj:
»    Komplexität von DRG-Bezeichnungen (Zusammenfassung)
»    Complexité des noms de DRG (Résumé)
»    DRG Labels Complexity (Abstract)
Navigation
 î  Ĉefa paĝo de ZIM
 î  Navigad-tabeloj
 î  Retej-mapo
 î  Mallongigoj
Esperantaj koncizigoj
^ Indekso
<   TAR kaj Reha-PCS-oj
>   Grafikaĵoj por prijuĝi PKS-ojn
Relataj ligiloj
»   [print] [pdf icon] Do You Speak DRG ? (100 KB)
»    Are DRGs Homogeneous?
»    G-DRG-2007-Verständlichkeit


 

Koncizigo (Esperanto)

1

 

 

 

Enkonduko

Por konstrui pacient-klasifik-sistemoj oni kunmetas similajn diagnozojn kaj/aŭ kuracadojn en ne tro multajn diversajn grupojn. Plej ofte estas 500 ĝis 1000. Tiaj pacient-grupoj estas utilaj se oni komprenas iliajn nomojn.

En la jena studaĵo la komplekseco de DRG-nomiĝoj de kelkaj DRG-sistemoj esploriĝis tra la tempo.

2

Datumoj

Esploriĝis DRG-sistemoj el Usono (Medicare-DRG 1994 ĝis 2008), Australio (AN-DRG 3.1, AR-DRG 4.1, AR-DRG 5.2), kaj Germanio (G-DRG 2003 ĝis 2008). Kiel datumoj nur la DRG-nomoj estis uzataj.

3

Metodoj

Mi nombris en ĉiu DRG-nomiĝo la jenajn konjunkciojn: «kaj», «aŭ», «kun», «sen», «krom»; komojn, deklivajn strekojn, parojn de parentezoj kaj la vorton «aĝo». Pluraj sinsekvaj konjunkcioj komputiĝis kiel unu simpla konjunkcio.

4

Rezultoj

Dum la nombro de la nomiĝoj de Medicare-DRG-j restis sufiĉe konstanta tra la tempo (la parto de la nomiĝoj kun kvar aŭ pli da konjunkcioj plialtiĝis de 9 % al 13 %), estis iom da ŝanĝo pri la nomiĝoj de AN-DRG 3.1 tra AR-DRG 4.1 al AR-DRG 5.2 (11 / 15 / 13 %). Kontraste, la uzo de konjunkcioj en G-DRG-nomiĝoj tre plialtiĝis (de 17 % al 49 %).

5

Diskuto

La uzo de konjunkcio ne nur malplibonigas la kompreneblecon de DRG-nomiĝoj. Ĝi ankaŭ povas estigi ilin ambiguaj kaj kelfoje praktike nekomprenablaj.

6

Konkludo

DRG-sistemoj ne nur utilu al statistikistoj sed ankaŭ kiel bazo de diskutoj inter malsanulejistoj kaj ekonomiistoj. Do estas necese certigi ke la DRG-nomiĝoj estas kompreneblaj. Tio speciale gravas kiam DRG-sistemoj estas optimigitaj pro statistika efekto (kiel oni faris al la G-DRG-sistemo).

7


Tuta teksto: Do You Speak DRG ?
HTML 90 KB   |   PDF 100 KBMeasuring DRG Labels Complexity 

Z I M  -  Zentrum für Informatik und wirtschaftliche Medizin
CH-9116 Wolfertswil (SG), Steigstrasse 12, Schweiz
E-Post: , Tel: 0041 71 3900 444

©  Z I M 
Trovejo = http://fischer-zim.ch/koncizigoj-eo/DRG-Labels-0711-abst-eo.htm
( Plej nova kompilado: 22.07.2015 )