Fischer: Koncizigo: Statistikaj grafikaĵoj por prijuĝi pacientklasifiksistemojn.
Prezentitaj per la ekzemplo de la pediatria vido al la APDRG-sistemo.

Z I M - Koncizigo 2008(1)       April 2008

Koncizigo:
Statistikaj grafikaĵoj
por prijuĝi pacientklasifiksistemojn

Wolfram Fischer


Prezentitaj per la ekzemplo de la pediatria vido al la APDRG-sistemo

Detaloj
»   Ĉefa paĝo de la libro
»   Mallonga priskipro
»   Tabelo de enhavo
»   Grafiken zur PCS-Beurteilung Tuta teksto (2.1 MB)
Koncizigoj en aliaj lingvoj:
»    Grafiken zur PCS-Beurteilung (Zusammenfassung)
»    Graphiques pour évaluer des PCS (Résumé)
»    Graphics for PCS Evaluation (Abstract)
Navigation
 î  Ĉefa paĝo de ZIM
 î  Navigad-tabeloj
 î  Retej-mapo
 î  Mallongigoj
Esperantaj koncizigoj
^ Indekso
<   Komplekseco de la nomoj de DRG-oj
 
Relataj ligiloj
»    Example Graphics
»    Base DRGs, Fractionation Coefficient, and Treemaps
»    DRG-Familie
»    Grafiken zur PCS-Beurteilung


 

Koncizigo (Esperanto)

1

 

 

 

Enkonduko

Konsiderante la enkondukon de SwissDRG-sistemo en Svislando leviĝas la demando, kiel bone tia pacientklasifiksistemo respegulas la pediatriajn kurackazojn. En tia kunteksto oni serĉis procedojn por analizi DRG-sistemojn kaj proponi plibonigojn.

2

Datumoj

De ok infanmalsanulejoj kaj pediatriaj departementoj en akutmalsanulejoj, asociiĝintaj en la «laborgrupo DRG» de la «Svisa Societo por Pediatrio» (SSP, germane: SGP), disponeblis datumoj de 21'194 kazoj de la jaro 2005. La datumopoj entenis APDRG-kodojn, aĝon, restad­tempon kaj parte ankaŭ LEP-tempoj (LEP® = «Leistungserfassung in der Pflege» [laborregistrado de flegado]). Por la studaĵo eblis utiligi 20'436 datumopojn (el inter kiuj 15'344 kun LEP-tempoj). En tute okupiĝis 445 APDRG-oj. En 124 APDRG-oj estis 30 aŭ pli da pediatriaj kazoj. Aldone povis esti konsultitaj tutsvisaj datumoj de la «Oficejo Federacia por Statistiko» (OFS, germane: BFS) kun proksimume po 800'000 senerare grupeblaj kazoj de la jaroj 2003 kaj 2004 el akutmalsanulejoj kaj pediatriaj klinikoj.

3

Metodoj

Por akiri superrigardon pri la datumoj spokgrafikaĵo kaj okupdiagramoj («treemaps») estis kreitaj kun la kazproporcioj por ĉiu DRG. La disperso de la flegotagoj kaj LEP-tempoj estis montrita per kestdiagramoj kaj multoblaj densdiagramoj por montri la homogenecon. La DRG-indikciferoj: Kazpezoj, atenditaj restaddaŭroj kaj limvaloroj estis novkalkulitaj surbaze de la SSP-datumoj kaj komparitaj kun normvaloroj anticipitaj de la Asocio APDRG Svislando (APDRG-CH). Por ĉi-tiu celo oni utiligis la teknikon de «diferencdiagramoj» kreitan de la aŭtoro.

4

 

Por la selektitaj 124 APDRG-oj oni krome kontrolis, ĉu surbaze de la SSP-datumoj eblas proponi pediatriajn apartigojn laŭaĝajn. Tiu-cele oni apartigis ĉiun APDRG-on laŭ la sekvantaj aĝgrupoj: 0–10 tagoj, 11–28 tagoj, 29 tagoj – 1 jaro, 1–3 jaroj, 3–6 jaroj, 6–10 jaroj, 10–14 jaroj, 14–18 jaroj. Por prijuĝi la laŭaĝajn apartigojn oni kalkulis la proporciojn de la tiamaniere klarigita disperso rilate la restadtempojn kaj la LEP-tempojn. Estis kompilita listo de prijuĝvaloroj, surbaze de kiu la analizkandidatoj estis trovitaj. Por la prijuĝo de ĉi-tiuj DRG-oj paĝo estis programita kun diversaj grafikaĵoj kaj duonaŭtomatigita komento estis kreita.

5

Rezultoj

Tiu-ĉi studaĵo prezentas procedojn, per kiuj eblas kontroli la DRG-homogenecon kaj trovi proponojn por plibonigoj. Estis detektitaj multaj APDRG-oj kun tre grandaj dispersoj. (Kelkaj el ili devus esti ekzamenitaj pli detale kiel kandidatoj por sistemaj laŭaĝaj apartigoj.) Ĉe multaj APDRG-oj, kiuj jam estis apartigitaj per «aĝo sub 18 jaroj», la novkalkulitaj SSP-datumoj por la atendita restadtempo kaj la kazpezo estis pli altaj ol la APDRG-CH-valoroj.

6

Konkludoj

La rezultoj indikas, ke necesas ekzameni el pediatria vidpunkto kaj la DRG-indikciferojn (kiel restaddaŭroj kaj kazpezoj) kaj la homogenecon de la DRG-oj. La prezentitaj grafikaj analizoj – precipe la okupdiagramoj, diferencdiagramoj kaj multoblaj kestdiagramoj – helpas trovi superrigardon pri la datumoj kaj ankaŭ indikas, en kiuj sektoroj ekzistas agbezono. Demandendas, ĉu por sencohava pediatria APDRG-plidetaligo oni devas serĉi aldonajn ol la kutimajn kriteriojn por la DRG-grupigo.

7

Perspektivoj

La plidetaligo de DRG-sistemo ne estas la ununura ebleco por akiri pli konvenan rekompencon. Modulaj sistemoj povus montriĝi ne nur kiel pli konvenaj, sed ili estus finfine ankaŭ pli kompreneblaj ol daŭre pli detaligitaj DRG-sistemoj.

8


 
  Wolfram Fischer:
Statistische Grafiken zur Beurteilung von Patientenklassifikationssystemen
dargestellt am Beispiel der pädiatrischen Sicht
auf das APDRG-System

Auswertungen von DRG-Daten tendieren zur Unübersichtlichkeit. In diesem Buch wird gezeigt, wie es mit «dichten» Grafiken möglich wird, einen Überblick zu schaffen, und wie gleichzeitig Problembereiche sichtbar gemacht werden können.

Wolfertswil 2008 (ZIM): 169 S. / 21 x 15 cm / 81 Tab. und meist farbige Abb.
ISBN 978-3-905764-03-1
/ SFr. 27.00 / € 27.00

Bestellmöglichkeiten:

  • Internet-Shop für die Schweiz: Verlagshaus, Schwellbrunn.
  • E-Post an den - Verlag.
  • Z I M  –  Zentrum für Informatik
    CH-9014 St. Gallen, Oberstrasse 281a, Schweiz
    E-Post: , Tel: 0041 71 3900 444

    ©  Z I M 
    Trovejo = http://fischer-zim.ch/koncizigoj-eo/grafikajhoj-pks-prijugho-0804-abst-eo.htm
    ( Plej nova kompilado: 21.03.2019 )