Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton

Internetseiten machen Esperanto in 24 Sprachen bekannt

Pli ol 30.000 vizitojn monate ricevas la populara retejo lernu.net, kie eblas studi Esperanton en 24 lingvoj. Pluraj dekoj da kunlaborantoj vivigas la projekton kiun financas la organizaĵo «Esperantic Studies Foundation» La paĝaro ekzistas jam de pli ol du jaroj, sed ĝi baldaŭ moderniĝos. Mehr als 30'000 Besucher monatlich zählen die beliebten Internetseiten von lernu.net, wo man Esperanto in 24 Sprachen studieren kann. Mehrere Dutzend Mitarbeiter halten das Projekt aktiv. Es wird von der «Esperantic Studies Foundation» finanziert. Die Seiten bestehen schon seit mehr als zwei Jahren; nun werden sie bald erneuert.
Lernu.net, aŭ lernu!, kiel la teamanoj preferas nomi sian projekton, estas la plej ampleksa ekzistanta multlingva ret-paĝaro per kiu eblas lerni Esperanton. Pri la paĝaro okupiĝas pluraj dekoj da homoj, kaj la paĝaro nuntempe ekzistas en 24 lingvoj. Lernu.net, oder lernu!, wie die Leute vom Team ihr Projekt lieber nennen, ist das grösste existierende Internetprojekt, um Esperanto lernen zu können. Mehrere Dutzend Leute sind an diesem Projekt beschäftigt. Zur Zeit existiert es in 24 Sprachen.
La dek plej popularaj lingvoj ĉe Lernu! estas la angla (3.727 registritaj uzantoj), Esperanto (3.525), la hispana (964), la portugala (673), la franca (665), la germana (625), la pola (547), la rusa (488), la litova (393) kaj la ĉina kun moderna ortografio (289). (Ekzistas ankaŭ ĉina variaĵo kun la tradicia ortografio, kiun oni uzas ekster Popola Respubliko Ĉinio.) Die zehn beliebtesten Sprachen bei lernu! sind: Englisch (3727 registrierte Benutzer), Esperanto (3525), Spanisch (964), Portugiesisch (673), Französisch (665), Deutsch (625), Polnisch (547), Russisch (488), Litauisch (393) sowie Chinesisch in moderner Orthografie (289). (Es gibt auch eine Chinesisch-Variante mit traditioneller Orthografie, welche man ausserhalb der Volksrepublik China benutzt.)
. . . . . . 
Pluaj informoj: liberafolio.org, 10.05.2005

Ekdato: Mai 2005 - Lasta ŝanĝo: 2005-06-23